0:00:05.148,0:00:09.559 Intervjuo kun Manuela Ronco 0:00:09.559,0:00:18.231 Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj? 0:00:18.231,0:00:26.917 La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj 0:00:26.917,0:00:35.208 pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj 0:00:35.208,0:00:43.938 en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj 0:00:43.938,0:00:52.083 kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj 0:00:52.083,0:01:01.414 kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj 0:01:01.414,0:01:10.583 kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj 0:01:10.583,0:01:23.435 ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado. 0:01:23.435,0:01:29.469 Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo? 0:01:29.469,0:01:32.317 Kion vi faras ĉi tie? 0:01:32.317,0:01:35.791 Mi havas multajn taskojn. 0:01:35.791,0:01:53.110 Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj 0:01:53.110,0:02:08.862 kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj. 0:02:08.862,0:02:18.083 Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj, 0:02:18.083,0:02:24.536 aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj, 0:02:24.536,0:02:35.455 do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO. 0:02:35.455,0:02:41.776 Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO? 0:02:41.776,0:02:53.688 Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn 0:02:53.688,0:03:06.227 ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj 0:03:06.227,0:03:12.366 vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso. 0:03:12.366,0:03:16.875 Vi havas eblecon partopreni en seminarioj. 0:03:16.875,0:03:23.546 Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas 0:03:23.546,0:03:36.294 vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem. 0:03:36.294,0:03:40.458 Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj? 0:03:40.458,0:03:52.568 La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj. 0:03:52.568,0:03:57.636 Kio estas la diferenco inter ili? 0:03:57.636,0:04:06.021 Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto 0:04:06.021,0:04:13.309 TEJO-Tutmonde estas movada revuo. 0:04:13.309,0:04:19.318 Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare? 0:04:19.318,0:04:25.900 Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO 0:04:25.900,0:04:32.333 kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo. 0:04:32.333,0:04:42.984 Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio. 0:04:42.984,0:04:51.463 Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj. 0:04:51.463,0:04:56.673 Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK? 0:04:56.673,0:05:03.125 Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK, 0:05:03.125,0:05:12.927 sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon, 0:05:12.927,0:05:22.560 profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj 0:05:22.560,0:05:33.708 kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas 0:05:33.708,0:05:45.792 kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon 0:05:45.792,0:05:53.463 ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo. 0:05:53.463,0:05:56.831 Dankon pro la tre interesaj informoj! 0:05:56.831,0:05:58.859 Nedankinde.