0:00:01.209,0:00:03.135 Oni parolas pri ili de temp' al temp'... 0:00:03.135,0:00:05.538 tamen ili estas pli kaj pli influhavaj... 0:00:05.538,0:00:08.120 dum ĉi-jarcentfino metafizike tumulta. 0:00:08.120,0:00:08.886 Kio? 0:00:08.886,0:00:10.140 Mi parolas pri sektoj... 0:00:10.140,0:00:13.040 kaj pli precize pri tiu, antaŭ kiu mi situas. 0:00:13.040,0:00:16.191 kaj kies kulto estas dediĉita al diino Riĉnuo. 0:00:16.191,0:00:19.760 La famo kaj karismo de tiu kulto grandiĝadas. 0:00:19.760,0:00:22.544 Ni deziris zorge ekzameni la aferon. 0:00:23.544,0:00:26.122 (La vivstilo estas ege simpla.) 0:00:26.122,0:00:28.320 (Ni turnas nin al la granda guruo...) 0:00:28.320,0:00:29.633 (Kan...) 0:00:29.633,0:00:33.533 (kiu estas la majstro de ĉi-loko kaj de la kulto al Riĉnuo.) 0:00:33.533,0:00:36.578 (Ĉu vi povas resumi la dogmaron de via guruo?) 0:00:36.578,0:00:41.822 (Provi re-zumi la fulman kaj spirituman penson) de Kan ŝajnas neeble... 0:00:41.822,0:00:45.840 sed mi ekpensas pri fundamenta precepto de Riĉnuo, kiu asertas, ke... 0:00:45.840,0:00:50.129 "Ĉiu enspezo estas granda pezo." 0:00:50.129,0:00:53.073 Kaj Kan helpas nin liberiĝi disde ĉiuj pezoj. 0:00:54.282,0:00:57.548 (Spirita abono kostas 1000 eŭrojn monate.) 0:00:57.548,0:01:02.600 (Koncerne min: mi estis katoliko) integrisma. 0:01:02.600,0:01:07.199 Restarigi latinlingvajn mesojn ŝajnis al mi, kiel paŝo al puriĝo. 0:01:07.199,0:01:10.954 Poste, mi sciiĝis, ke antaŭ latinaj mesoj estis grekaj mesoj... 0:01:10.954,0:01:14.318 do mi kreis pli integrisman grupeton. 0:01:14.318,0:01:18.627 Kaj iam, mi sciiĝis, ke Jesuo origine estis judo... 0:01:18.627,0:01:23.487 vi povas imagi mian spirituman konfuzegon. 0:01:23.487,0:01:27.044 Kaj mi renkontis Kan kaj ekde tiam, mi malkovris... 0:01:27.044,0:01:32.372 "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." 0:01:33.757,0:01:39.579 (Kaŝinte nian kameraon, ni ĉeestis la preĝon al Riĉnuo.) 0:01:39.579,0:01:42.000 (Post sorĉkanto, la guruo ektrancas...) 0:01:42.000,0:01:46.194 (kaj ekplenumas transcendan kveston.) 0:01:55.775,0:01:58.100 (Antaŭe, mi estis krimetulo.) 0:01:58.100,0:02:01.778 Kion mi faris? Nu, mi ŝteladis, agadis malbone ktp. 0:02:01.778,0:02:05.100 Mi estis vera huligano sed dank' al Kan mi trovis... 0:02:05.100,0:02:09.603 "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." 0:02:09.603,0:02:11.154 (Kaj ĉu vi ĉesis ŝteladi?) 0:02:11.154,0:02:14.145 Ja ne, sed mi ĉion donas al Kan. 0:02:16.176,0:02:21.109 'La ununura virt-uala riĉeco troviĝas en niaj libroj.' 0:02:24.480,0:02:30.277 'La ora lumo troviĝas en niaj KD-oj.' 0:02:30.277,0:02:32.514 (Ĉu vi ne timas ĉarlatanojn?) 0:02:33.532,0:02:34.470 Povas okazi. 0:02:34.470,0:02:40.783 Ja ekzistas. Oni ĉiuj memoras pri iu reklamo por laŭdire mirakla ringo. 0:02:40.783,0:02:41.722 Ridinde! 0:02:41.726,0:02:45.989 Nu, nur tiu de Kan moderigas feliĉon. 0:02:46.020,0:02:48.104 Tiu ringo estas vera ringo por mediti... 0:02:48.104,0:02:52.069 krome, sur ĝi estas skribita "meditado" en la Riĉnua lingvo. 0:02:52.069,0:03:00.452 °°Made in Taiwan°° 0:03:00.452,0:03:02.452 Riĉnuo! 0:03:05.182,0:03:09.480 "Aĥ aĉ aĉ" 0:03:09.480,0:03:11.530 "Fi fi" 0:03:11.530,0:03:13.143 "Puŝ' antaŭen" 0:03:13.143,0:03:15.448 "Muelilo" 0:03:15.448,0:03:16.571 "Aĥ aĉ aĉ" 0:03:16.571,0:03:18.557 "Fi fi" 0:03:18.557,0:03:19.800 "Puŝ' antaŭen" 0:03:19.800,0:03:21.676 "Muelilo" 0:03:21.676,0:03:25.360 (Tio, kion mi ŝatas el la dogmaro de Riĉnuo estas la pli granda universaleco.) 0:03:25.360,0:03:29.894 Ne ekzistas "Malnova Testamento" nek "Nova Testamento". 0:03:29.894,0:03:32.360 Ĉiu mem testamentas... 0:03:32.360,0:03:34.727 favore al Kan. 0:03:34.727,0:03:41.160 "Kan", "Kan". Nur post longa traktado, li konsentis pri rapida intervjuo. 0:03:41.160,0:03:47.320 (Kun kio vi ligas la fervoron kaj fidon de la kredantoj favore al vi?) 0:03:47.320,0:03:49.486 Ne mi kulpas sed la dogmaro de Riĉnuo. 0:03:49.486,0:03:53.120 Mi nur estas ties "perantisto". 0:03:53.120,0:03:56.418 (Mi kredas, ke vi venas el Himalajo, ĉu?) 0:03:56.418,0:04:00.039 Nu, mi estas Tibet-devena. 0:04:00.039,0:04:03.760 Mi estis edukita de Dalai-Lamao kaj poste mi pensis... 0:04:03.760,0:04:08.163 "Ho! Je l' sanktaj putinoj! Mi devas disvastigi la dogmaron de Riĉnuo tra la mondo." 0:04:08.163,0:04:10.040 Huma Riĉnu' 0:04:10.040,0:04:12.160 *Huma Riĉnu'* 0:04:12.160,0:04:13.920 Zaĥum Riĉnu' 0:04:13.920,0:04:16.080 *Zaĥum Riĉnu'* 0:04:16.080,0:04:17.040 Fek! 0:04:17.040,0:04:19.252 Feeeek 0:04:19.252,0:04:20.305 (Sufiĉas! ) 0:04:20.305,0:04:22.426 (Ĉu vi subskribas kaj aliĝas la sekton...) 0:04:22.426,0:04:25.000 ĉu vi foriru ĉar mi havas spirituman laboraĉon por fari. 0:04:25.000,0:04:27.494 (Nu, dankon granda guruo.) 0:04:27.494,0:04:29.505 Fek, ĉu tio malgluiĝas? ne... 0:04:29.505,0:04:32.091 (Ĉu sincera? Ĉu ĉarlatana?) 0:04:32.091,0:04:34.902 (Ĉiu povas pensi mem.) 0:04:34.902,0:04:38.600 (Koncerne min, mi finraportas kaj deziras al ĉiuj trovi...) 0:04:38.600,0:04:44.264 "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." 0:04:44.264,0:04:46.720 Mi tuj kuniĝos al vi, amikoj! 0:04:46.720,0:04:48.589 Hej amikoj miaj! 0:04:48.589,0:04:50.705 Mi eksoficiĝis je Esperanto TV por vi. 0:04:50.720,9:59:59.000 Subtekstoj: Matjo