Oni parolas pri ili de temp' al temp'... tamen ili estas pli kaj pli influhavaj... dum ĉi-jarcentfino metafizike tumulta. Kio? Mi parolas pri sektoj... kaj pli precize pri tiu, antaŭ kiu mi situas. kaj kies kulto estas dediĉita al diino Riĉnuo. La famo kaj karismo de tiu kulto grandiĝadas. Ni deziris zorge ekzameni la aferon. (La vivstilo estas ege simpla.) (Ni turnas nin al la granda guruo...) (Kan...) (kiu estas la majstro de ĉi-loko kaj de la kulto al Riĉnuo.) (Ĉu vi povas resumi la dogmaron de via guruo?) (Provi re-zumi la fulman kaj spirituman penson) de Kan ŝajnas neeble... sed mi ekpensas pri fundamenta precepto de Riĉnuo, kiu asertas, ke... "Ĉiu enspezo estas granda pezo." Kaj Kan helpas nin liberiĝi disde ĉiuj pezoj. (Spirita abono kostas 1000 eŭrojn monate.) (Koncerne min: mi estis katoliko) integrisma. Restarigi latinlingvajn mesojn ŝajnis al mi, kiel paŝo al puriĝo. Poste, mi sciiĝis, ke antaŭ latinaj mesoj estis grekaj mesoj... do mi kreis pli integrisman grupeton. Kaj iam, mi sciiĝis, ke Jesuo origine estis judo... vi povas imagi mian spirituman konfuzegon. Kaj mi renkontis Kan kaj ekde tiam, mi malkovris... "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." (Kaŝinte nian kameraon, ni ĉeestis la preĝon al Riĉnuo.) (Post sorĉkanto, la guruo ektrancas...) (kaj ekplenumas transcendan kveston.) (Antaŭe, mi estis krimetulo.) Kion mi faris? Nu, mi ŝteladis, agadis malbone ktp. Mi estis vera huligano sed dank' al Kan mi trovis... "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." (Kaj ĉu vi ĉesis ŝteladi?) Ja ne, sed mi ĉion donas al Kan. 'La ununura virt-uala riĉeco troviĝas en niaj libroj.' 'La ora lumo troviĝas en niaj KD-oj.' (Ĉu vi ne timas ĉarlatanojn?) Povas okazi. Ja ekzistas. Oni ĉiuj memoras pri iu reklamo por laŭdire mirakla ringo. Ridinde! Nu, nur tiu de Kan moderigas feliĉon. Tiu ringo estas vera ringo por mediti... krome, sur ĝi estas skribita "meditado" en la Riĉnua lingvo. °°Made in Taiwan°° Riĉnuo! "Aĥ aĉ aĉ" "Fi fi" "Puŝ' antaŭen" "Muelilo" "Aĥ aĉ aĉ" "Fi fi" "Puŝ' antaŭen" "Muelilo" (Tio, kion mi ŝatas el la dogmaro de Riĉnuo estas la pli granda universaleco.) Ne ekzistas "Malnova Testamento" nek "Nova Testamento". Ĉiu mem testamentas... favore al Kan. "Kan", "Kan". Nur post longa traktado, li konsentis pri rapida intervjuo. (Kun kio vi ligas la fervoron kaj fidon de la kredantoj favore al vi?) Ne mi kulpas sed la dogmaro de Riĉnuo. Mi nur estas ties "perantisto". (Mi kredas, ke vi venas el Himalajo, ĉu?) Nu, mi estas Tibet-devena. Mi estis edukita de Dalai-Lamao kaj poste mi pensis... "Ho! Je l' sanktaj putinoj! Mi devas disvastigi la dogmaron de Riĉnuo tra la mondo." Huma Riĉnu' *Huma Riĉnu'* Zaĥum Riĉnu' *Zaĥum Riĉnu'* Fek! Feeeek (Sufiĉas! ) (Ĉu vi subskribas kaj aliĝas la sekton...) ĉu vi foriru ĉar mi havas spirituman laboraĉon por fari. (Nu, dankon granda guruo.) Fek, ĉu tio malgluiĝas? ne... (Ĉu sincera? Ĉu ĉarlatana?) (Ĉiu povas pensi mem.) (Koncerne min, mi finraportas kaj deziras al ĉiuj trovi...) "plenan kosman pensliberon al nova praepoko." Mi tuj kuniĝos al vi, amikoj! Hej amikoj miaj! Mi eksoficiĝis je Esperanto TV por vi. Subtekstoj: Matjo