Ekde pli ol unu horo mi tenas vin en miaj brakoj De kelkaj tagoj mi estas tute via. Estas tre malfrue kaj vi ne dormas mi faris por vi lul-kanton jen ĝi Morgaŭ, la tago estos tie kaj la birdoj kantos sian ĝoj' viaj oraj palpebroj malfermiĝos al la suno kaj al ĝia kant' Fermu la okulojn estas mirinde kaj en viaj revoj ĉiuj feinoj venos veki vin (dormu kara) Kial vi ne dormas? Morgaŭ mi devas ellitiĝi frumatene mi havas rendevuon gravegan se vi amas vian patron (se vi vere amas lin) estu laca kaj dormu nun. Mi kaptis okazon (vi glutadis vian suĉ-botelon) por dormeteteto ĉirkaŭ deksekunda estis komforte mi sentas min tute bone nun vi dormas vi ĉesas nin f... (dormu kara) Morgaŭ, la tago estos tie kaj la birdoj kantos ilian ĝoj' viaj oraj palpebroj malfermiĝos al la suno kaj al ĝia kant' Fermu la okulojn estas mirinde kaj en viaj revoj ĉiuj feinoj... Dormu! Dormu! Dormu! (Damne!) Kial vi ne dormas? Dormu, dormu, dormu! (Lasu dormi paĉjon!) Tio, kion vi rigardas ridanta kaj tio, kion vi prenas por paraŝutoj... estas miaj palpebroj. Mia filo... Estas malfacile esti plenkreskul'. Nu, ni ludu senkaŝe ni rivelu niajn intencojn Se vi ekdormas al vi mi aĉetos poŝtelefon' ponear' pulvo-saket' aldone kanguru' se vi tuj ekdormas. Viaj palpebroj pezas... vi estas sub mia pov'... varma sento torporigas vian korp'... vi fartas bone... vi nur aŭdas mian voĉon... mi kalkulas ĝis tri... kaj vi ekdormos Kial vi ne volas dormi? Kial vi ne dormas? Mi volonte donus al vi dormigilon sed ne plu estas demandu al vi patrinon Ve, ĉu vi estas nedormema? Vi ne lasas al mi elekton, do (alvenis la tempo de minaĉoj) se vi ne dormas mi forlasas vin al adopto! Dormu! Dormu! Dormu! Nu, ŝajne tio funkcias... Vi fermas viajn okulojn vi estas tiel afabla estas mirinde vi dormas kiel anĝelo vi bonŝancas Ankaŭ mi dormemas sed matenas mi devas vesti min Mi furioziĝis mia kor', mi bedaŭras pardoncele... mi ludos por vi trumpetaĵon.