Esperanto estas internacia lingvo eldonita en 1887 de pola kuracisto: D-ro Zamenhof. Zamenhof deziris, ke ĝi estu lernebla de ĉiuj. Do pli facile lernebla kaj elparolebla ol la aliaj lingvoj. Esperanto estas vivanta lingvo parolata sur la 5 kontinentoj en pli ol 120 landoj. Ĝi igas siajn parolantojn egalaj kaj favoras aŭ endanĝerigas neniun kulturon. Ho! Pardonu min... Bonan tagon! Mi serĉas la klubon "Esperanto Vannes". Ĉu vi povas helpi al mi? Ĉu vi konas la adreson? Mi komprenas nenion, kion ŝi diras! Same... Sed mi kredas, ke mi aŭdis la vorton "Esperanto" en ŝia frazo. Kion ŝi babilas? Ŝi parolas Esperanton, la internacian lingvon, kiun mi scipovas. Ŝi venas el Pollando kaj serĉas esperantistojn de Vannes por babili iomete kaj vizitigi al ŝi la urbon. Ha! Je la barbo de la majstro! Vi ne regas la polan. Ŝi ne parolas la francan. Kaj vi sukcsesas kompreni unu la alian?! Dank' al ESPERANTO?! Jes ja! Kaj mi... ĉu ankaŭ mi povus lerni Esperanton? Jes, kompreneble! Venu viziti na "Esperanto Vannes". Nia asocio ĵus celebris sian 20-jariĝon fine de la jaro 2009. Komence kun la nomo "SEVE" (Société Euro-Vannetaise d'Esperanto)... ĝi nomiĝas "Esperanto Vannes" ekde 2003. Ni proponas ĉiunivelajn kursojn, el kiuj troviĝas "babilado" (en Esperanto). La asocio organizas ludivajn kaj pedagogiajn staĝetojn "Sabatoj Esperanto"... frekventitajn de Bretoniaj kaj ĉieaj geesperantistoj. Krome, la asocio havas ĥoron (en Esperanto), kiu kreas teatraĵojn kaj muzikajn teatraĵojn. La ĉefa estas "La Atendejo". [Botel' de vin' / Mi ŝatas vin / Sed ĉesu nun la turmento / Klopodu por / Min lasi for / Obeu mi al prudento] La asocio ĉiujare gastigas esperantistiojn el diversaj landoj. La asocio plu disvolviĝos dank' al motivo kaj kreemo de la membroj. Ne hezitu! Kunigu nin!