0:00:00.209,0:00:01.778 [kun kebeka akĉentpo kaj kelkaj anglismoj] 0:00:02.463,0:00:05.589 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 0:00:05.589,0:00:07.703 Ĉu ci ne plu eltenas kaŝi la belan "Speedo"-bankostumon... 0:00:07.703,0:00:09.977 sub la svelaĵoj de cia ventrego? 0:00:09.977,0:00:12.722 Ĉu ci dezirus plaĉi al la belulinoj? 0:00:12.722,0:00:16.152 Hehehe la belaj ulinoj! 0:00:16.383,0:00:19.086 Nu, ĉesu miri pro mia bela korpo... 0:00:19.086,0:00:23.406 ĉar Tomĉjo havas bonegan akcesoraĵon por ci kaj la ventrego! 0:00:23.914,0:00:28.061 KORPOSTIMULILO, platena eldono. 0:00:28.061,0:00:30.955 Per KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 0:00:30.955,0:00:32.967 ci povos ĝisi la ventregon... 0:00:32.967,0:00:37.460 kaj saluti belegan korpon grasimunan! 0:00:37.460,0:00:39.879 Ŭa, ĉu ne bele? 0:00:40.202,0:00:42.474 Sed ci diras "Ho halt' Tomĉjo!" 0:00:42.474,0:00:44.864 "Kiel funkcias l'akcesoraĵo?" 0:00:44.864,0:00:47.055 "Mi neniam vidis tion antaŭe." 0:00:47.055,0:00:49.636 Kompreneble! Estas nova! 0:00:49.636,0:00:51.553 Tute novas! 0:00:51.722,0:00:56.375 Atentu pri la prezento, kiun Tomĉjo preparis nur por ci. 0:00:57.467,0:00:58.992 Unua ŝtupo: 0:00:58.992,0:01:04.031 Malkaŝu la ventregon kaj komforte metu la postaĵon sur la pufseĝon de la salono. 0:01:04.031,0:01:05.199 Dua ŝtupo: 0:01:05.199,0:01:09.381 Metu la plataĵon de KORPOSTIMULILO super la ventregon. 0:01:09.381,0:01:11.401 Tria ŝtupo: 0:01:11.401,0:01:16.404 Batetu la ventregon provante pluigi konstantan ritmon. 0:01:16.404,0:01:18.612 La sekreto estas la ritmo: 0:01:18.612,0:01:21.782 Ju pli taŭga ritmo, des pli bela korpo! 0:01:21.782,0:01:23.802 Ĉu ne mirinde?! 0:01:23.802,0:01:27.698 Ŭaa! Pli simple ne eblas. 0:01:27.698,0:01:29.430 NEKREDEBLE! 0:01:30.122,0:01:34.761 (Antaŭe mi estis dikega kaj turpa.) 0:01:34.761,0:01:40.304 Nun, dank' al KORPOSTIMULILO (platena eldono) mi fariĝis... 0:01:40.304,0:01:41.982 ege maldika. 0:01:42.936,0:01:44.566 Miru! 0:01:45.535,0:01:48.213 Oj! Pli milde Hugeta! 0:01:48.213,0:01:51.011 Silentu dikul'. Suferendas por fariĝi belul'. 0:01:51.011,0:01:54.472 Aaaŭŭ! Aj! Oooj! Aj! 0:01:54.472,0:01:56.738 Ho fek! Ĉesu! Aŭŭŭŭ! 0:01:57.538,0:02:00.451 Mi... Pleje plaĉaĵ al mi... 0:02:00.451,0:02:03.557 ĵkulpti mian glaĵimunan kolpon 0:02:03.557,0:02:07.083 dum mi manĝaŝ mian Kentuki-flititan kokidaĵon. 0:02:14.914,0:02:17.537 Hehehehe 0:02:17.537,0:02:20.140 Ĉu ne bele, ĉu? 0:02:20.140,0:02:24.144 Sed plej mirinde rilate al KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 0:02:24.144,0:02:29.066 estas, ke ni sendos ĝin al cia leterkesto kontraŭ nur $ 2. 0:02:29.066,0:02:30.817 'plus sendokostoj' 0:02:30.817,0:02:32.027 2 moneroj!!!!! 0:02:32.042,0:02:33.349 'plus sendokostoj' 0:02:33.349,0:02:35.174 Ĉu ci ekkomprenas? 0:02:35.174,0:02:37.429 Estas pli malmultekosta ol portreto de la majstro! 0:02:37.429,0:02:39.826 Frenezege! 0:02:39.826,0:02:44.331 Kuru al la telefono kaj tajpu la numeron sur l'ekran... 0:02:44.331,0:02:47.654 por profiti ĉi-oferton sensacian! 0:02:47.654,0:02:53.296 Se ci tuj telefonos, ni eĉ sendos bankostumetojn por cin motivi. 0:02:53.296,0:02:55.980 Ŭaa! Mi kredas, ke ci pensas: 0:02:55.980,0:02:58.285 "Ŭaa! nekredeblas Tomĉjo." 0:02:58.285,0:03:00.732 "Ĉesu, ĉesu Tomĉjo. 'stas tro eksterordinara." 0:03:00.732,0:03:02.743 "Ĉesu, mi ne plu eltenas!" 0:03:02.743,0:03:06.195 Nu, jes. Ĉi tia 'stas Tomĉjo. 0:03:06.195,0:03:11.227 Ci ne povas imagi, kia plezuro estas ofertemo al ci. 0:03:11.981,0:03:15.448 O kej... ne 'stas okazo emociiĝi. 0:03:15.448,0:03:21.767 'stas okazo skulpti cian korpon grasimunan per KORPOSTIMULILO (platena eldono). 0:03:21.767,0:03:23.684 Do, telefonu NUN! 0:03:24.392,0:03:25.835 (Elŝaltu!) 0:03:25.835,0:03:29.971 (Ŭa! Je la barbo de Zamenhof... 'stis bonege!) 0:03:29.971,0:03:31.722 Ha... ĉu tiel? 0:03:31.722,0:03:33.947 (Verdire, 'stis perfekte!) 0:03:33.947,0:03:36.850 Ĉu tio signifas, ke mi povas iri hejmen? 0:03:36.850,0:03:40.427 (Ha, ne, ne! Oni tamen reludu.) 0:03:40.427,0:03:43.334 Hmm, la promeso ŝajnis tro mirinda por efektiviĝi. 0:03:43.857,0:03:47.556 (Tri... Du... Unu... Ekludu!) 0:03:47.771,0:03:51.702 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 0:03:52.225,0:03:54.917 Subtekstoj: Matjo