1 00:00:00,209 --> 00:00:01,778 [kun kebeka akĉentpo kaj kelkaj anglismoj] 2 00:00:02,463 --> 00:00:05,589 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 3 00:00:05,589 --> 00:00:07,703 Ĉu ci ne plu eltenas kaŝi la belan "Speedo"-bankostumon... 4 00:00:07,703 --> 00:00:09,977 sub la svelaĵoj de cia ventrego? 5 00:00:09,977 --> 00:00:12,722 Ĉu ci dezirus plaĉi al la belulinoj? 6 00:00:12,722 --> 00:00:16,152 Hehehe la belaj ulinoj! 7 00:00:16,383 --> 00:00:19,086 Nu, ĉesu miri pro mia bela korpo... 8 00:00:19,086 --> 00:00:23,406 ĉar Tomĉjo havas bonegan akcesoraĵon por ci kaj la ventrego! 9 00:00:23,914 --> 00:00:28,061 KORPOSTIMULILO, platena eldono. 10 00:00:28,061 --> 00:00:30,955 Per KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 11 00:00:30,955 --> 00:00:32,967 ci povos ĝisi la ventregon... 12 00:00:32,967 --> 00:00:37,460 kaj saluti belegan korpon grasimunan! 13 00:00:37,460 --> 00:00:39,879 Ŭa, ĉu ne bele? 14 00:00:40,202 --> 00:00:42,474 Sed ci diras "Ho halt' Tomĉjo!" 15 00:00:42,474 --> 00:00:44,864 "Kiel funkcias l'akcesoraĵo?" 16 00:00:44,864 --> 00:00:47,055 "Mi neniam vidis tion antaŭe." 17 00:00:47,055 --> 00:00:49,636 Kompreneble! Estas nova! 18 00:00:49,636 --> 00:00:51,553 Tute novas! 19 00:00:51,722 --> 00:00:56,375 Atentu pri la prezento, kiun Tomĉjo preparis nur por ci. 20 00:00:57,467 --> 00:00:58,992 Unua ŝtupo: 21 00:00:58,992 --> 00:01:04,031 Malkaŝu la ventregon kaj komforte metu la postaĵon sur la pufseĝon de la salono. 22 00:01:04,031 --> 00:01:05,199 Dua ŝtupo: 23 00:01:05,199 --> 00:01:09,381 Metu la plataĵon de KORPOSTIMULILO super la ventregon. 24 00:01:09,381 --> 00:01:11,401 Tria ŝtupo: 25 00:01:11,401 --> 00:01:16,404 Batetu la ventregon provante pluigi konstantan ritmon. 26 00:01:16,404 --> 00:01:18,612 La sekreto estas la ritmo: 27 00:01:18,612 --> 00:01:21,782 Ju pli taŭga ritmo, des pli bela korpo! 28 00:01:21,782 --> 00:01:23,802 Ĉu ne mirinde?! 29 00:01:23,802 --> 00:01:27,698 Ŭaa! Pli simple ne eblas. 30 00:01:27,698 --> 00:01:29,430 NEKREDEBLE! 31 00:01:30,122 --> 00:01:34,761 (Antaŭe mi estis dikega kaj turpa.) 32 00:01:34,761 --> 00:01:40,304 Nun, dank' al KORPOSTIMULILO (platena eldono) mi fariĝis... 33 00:01:40,304 --> 00:01:41,982 ege maldika. 34 00:01:42,936 --> 00:01:44,566 Miru! 35 00:01:45,535 --> 00:01:48,213 Oj! Pli milde Hugeta! 36 00:01:48,213 --> 00:01:51,011 Silentu dikul'. Suferendas por fariĝi belul'. 37 00:01:51,011 --> 00:01:54,472 Aaaŭŭ! Aj! Oooj! Aj! 38 00:01:54,472 --> 00:01:56,738 Ho fek! Ĉesu! Aŭŭŭŭ! 39 00:01:57,538 --> 00:02:00,451 Mi... Pleje plaĉaĵ al mi... 40 00:02:00,451 --> 00:02:03,557 ĵkulpti mian glaĵimunan kolpon 41 00:02:03,557 --> 00:02:07,083 dum mi manĝaŝ mian Kentuki-flititan kokidaĵon. 42 00:02:14,914 --> 00:02:17,537 Hehehehe 43 00:02:17,537 --> 00:02:20,140 Ĉu ne bele, ĉu? 44 00:02:20,140 --> 00:02:24,144 Sed plej mirinde rilate al KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 45 00:02:24,144 --> 00:02:29,066 estas, ke ni sendos ĝin al cia leterkesto kontraŭ nur $ 2. 46 00:02:29,066 --> 00:02:30,817 'plus sendokostoj' 47 00:02:30,817 --> 00:02:32,027 2 moneroj!!!!! 48 00:02:32,042 --> 00:02:33,349 'plus sendokostoj' 49 00:02:33,349 --> 00:02:35,174 Ĉu ci ekkomprenas? 50 00:02:35,174 --> 00:02:37,429 Estas pli malmultekosta ol portreto de la majstro! 51 00:02:37,429 --> 00:02:39,826 Frenezege! 52 00:02:39,826 --> 00:02:44,331 Kuru al la telefono kaj tajpu la numeron sur l'ekran... 53 00:02:44,331 --> 00:02:47,654 por profiti ĉi-oferton sensacian! 54 00:02:47,654 --> 00:02:53,296 Se ci tuj telefonos, ni eĉ sendos bankostumetojn por cin motivi. 55 00:02:53,296 --> 00:02:55,980 Ŭaa! Mi kredas, ke ci pensas: 56 00:02:55,980 --> 00:02:58,285 "Ŭaa! nekredeblas Tomĉjo." 57 00:02:58,285 --> 00:03:00,732 "Ĉesu, ĉesu Tomĉjo. 'stas tro eksterordinara." 58 00:03:00,732 --> 00:03:02,743 "Ĉesu, mi ne plu eltenas!" 59 00:03:02,743 --> 00:03:06,195 Nu, jes. Ĉi tia 'stas Tomĉjo. 60 00:03:06,195 --> 00:03:11,227 Ci ne povas imagi, kia plezuro estas ofertemo al ci. 61 00:03:11,981 --> 00:03:15,448 O kej... ne 'stas okazo emociiĝi. 62 00:03:15,448 --> 00:03:21,767 'stas okazo skulpti cian korpon grasimunan per KORPOSTIMULILO (platena eldono). 63 00:03:21,767 --> 00:03:23,684 Do, telefonu NUN! 64 00:03:24,392 --> 00:03:25,835 (Elŝaltu!) 65 00:03:25,835 --> 00:03:29,971 (Ŭa! Je la barbo de Zamenhof... 'stis bonege!) 66 00:03:29,971 --> 00:03:31,722 Ha... ĉu tiel? 67 00:03:31,722 --> 00:03:33,947 (Verdire, 'stis perfekte!) 68 00:03:33,947 --> 00:03:36,850 Ĉu tio signifas, ke mi povas iri hejmen? 69 00:03:36,850 --> 00:03:40,427 (Ha, ne, ne! Oni tamen reludu.) 70 00:03:40,427 --> 00:03:43,334 Hmm, la promeso ŝajnis tro mirinda por efektiviĝi. 71 00:03:43,857 --> 00:03:47,556 (Tri... Du... Unu... Ekludu!) 72 00:03:47,771 --> 00:03:51,702 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 73 00:03:52,225 --> 00:03:54,917 Subtekstoj: Matjo