[kun kebeka akĉentpo kaj kelkaj anglismoj] Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? Ĉu ci ne plu eltenas kaŝi la belan "Speedo"-bankostumon... sub la svelaĵoj de cia ventrego? Ĉu ci dezirus plaĉi al la belulinoj? Hehehe la belaj ulinoj! Nu, ĉesu miri pro mia bela korpo... ĉar Tomĉjo havas bonegan akcesoraĵon por ci kaj la ventrego! KORPOSTIMULILO, platena eldono. Per KORPOSTIMULILO (platena eldono)... ci povos ĝisi la ventregon... kaj saluti belegan korpon grasimunan! Ŭa, ĉu ne bele? Sed ci diras "Ho halt' Tomĉjo!" "Kiel funkcias l'akcesoraĵo?" "Mi neniam vidis tion antaŭe." Kompreneble! Estas nova! Tute novas! Atentu pri la prezento, kiun Tomĉjo preparis nur por ci. Unua ŝtupo: Malkaŝu la ventregon kaj komforte metu la postaĵon sur la pufseĝon de la salono. Dua ŝtupo: Metu la plataĵon de KORPOSTIMULILO super la ventregon. Tria ŝtupo: Batetu la ventregon provante pluigi konstantan ritmon. La sekreto estas la ritmo: Ju pli taŭga ritmo, des pli bela korpo! Ĉu ne mirinde?! Ŭaa! Pli simple ne eblas. NEKREDEBLE! (Antaŭe mi estis dikega kaj turpa.) Nun, dank' al KORPOSTIMULILO (platena eldono) mi fariĝis... ege maldika. Miru! Oj! Pli milde Hugeta! Silentu dikul'. Suferendas por fariĝi belul'. Aaaŭŭ! Aj! Oooj! Aj! Ho fek! Ĉesu! Aŭŭŭŭ! Mi... Pleje plaĉaĵ al mi... ĵkulpti mian glaĵimunan kolpon dum mi manĝaŝ mian Kentuki-flititan kokidaĵon. Hehehehe Ĉu ne bele, ĉu? Sed plej mirinde rilate al KORPOSTIMULILO (platena eldono)... estas, ke ni sendos ĝin al cia leterkesto kontraŭ nur $ 2. 'plus sendokostoj' 2 moneroj!!!!! 'plus sendokostoj' Ĉu ci ekkomprenas? Estas pli malmultekosta ol portreto de la majstro! Frenezege! Kuru al la telefono kaj tajpu la numeron sur l'ekran... por profiti ĉi-oferton sensacian! Se ci tuj telefonos, ni eĉ sendos bankostumetojn por cin motivi. Ŭaa! Mi kredas, ke ci pensas: "Ŭaa! nekredeblas Tomĉjo." "Ĉesu, ĉesu Tomĉjo. 'stas tro eksterordinara." "Ĉesu, mi ne plu eltenas!" Nu, jes. Ĉi tia 'stas Tomĉjo. Ci ne povas imagi, kia plezuro estas ofertemo al ci. O kej... ne 'stas okazo emociiĝi. 'stas okazo skulpti cian korpon grasimunan per KORPOSTIMULILO (platena eldono). Do, telefonu NUN! (Elŝaltu!) (Ŭa! Je la barbo de Zamenhof... 'stis bonege!) Ha... ĉu tiel? (Verdire, 'stis perfekte!) Ĉu tio signifas, ke mi povas iri hejmen? (Ha, ne, ne! Oni tamen reludu.) Hmm, la promeso ŝajnis tro mirinda por efektiviĝi. (Tri... Du... Unu... Ekludu!) Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? Subtekstoj: Matjo