WEBVTT 00:00:00.209 --> 00:00:01.778 [kun kebeka akĉentpo kaj kelkaj anglismoj] 00:00:02.463 --> 00:00:05.589 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 00:00:05.589 --> 00:00:07.703 Ĉu ci ne plu eltenas kaŝi la belan "Speedo"-bankostumon... 00:00:07.703 --> 00:00:09.977 sub la svelaĵoj de cia ventrego? 00:00:09.977 --> 00:00:12.722 Ĉu ci dezirus plaĉi al la belulinoj? 00:00:12.722 --> 00:00:16.152 Hehehe la belaj ulinoj! 00:00:16.383 --> 00:00:19.086 Nu, ĉesu miri pro mia bela korpo... 00:00:19.086 --> 00:00:23.406 ĉar Tomĉjo havas bonegan akcesoraĵon por ci kaj la ventrego! 00:00:23.914 --> 00:00:28.061 KORPOSTIMULILO, platena eldono. 00:00:28.061 --> 00:00:30.955 Per KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 00:00:30.955 --> 00:00:32.967 ci povos ĝisi la ventregon... 00:00:32.967 --> 00:00:37.460 kaj saluti belegan korpon grasimunan! 00:00:37.460 --> 00:00:39.879 Ŭa, ĉu ne bele? 00:00:40.202 --> 00:00:42.474 Sed ci diras "Ho halt' Tomĉjo!" 00:00:42.474 --> 00:00:44.864 "Kiel funkcias l'akcesoraĵo?" 00:00:44.864 --> 00:00:47.055 "Mi neniam vidis tion antaŭe." 00:00:47.055 --> 00:00:49.636 Kompreneble! Estas nova! 00:00:49.636 --> 00:00:51.553 Tute novas! 00:00:51.722 --> 00:00:56.375 Atentu pri la prezento, kiun Tomĉjo preparis nur por ci. 00:00:57.467 --> 00:00:58.992 Unua ŝtupo: 00:00:58.992 --> 00:01:04.031 Malkaŝu la ventregon kaj komforte metu la postaĵon sur la pufseĝon de la salono. 00:01:04.031 --> 00:01:05.199 Dua ŝtupo: 00:01:05.199 --> 00:01:09.381 Metu la plataĵon de KORPOSTIMULILO super la ventregon. 00:01:09.381 --> 00:01:11.401 Tria ŝtupo: 00:01:11.401 --> 00:01:16.404 Batetu la ventregon provante pluigi konstantan ritmon. 00:01:16.404 --> 00:01:18.612 La sekreto estas la ritmo: 00:01:18.612 --> 00:01:21.782 Ju pli taŭga ritmo, des pli bela korpo! 00:01:21.782 --> 00:01:23.802 Ĉu ne mirinde?! 00:01:23.802 --> 00:01:27.698 Ŭaa! Pli simple ne eblas. 00:01:27.698 --> 00:01:29.430 NEKREDEBLE! 00:01:30.122 --> 00:01:34.761 (Antaŭe mi estis dikega kaj turpa.) 00:01:34.761 --> 00:01:40.304 Nun, dank' al KORPOSTIMULILO (platena eldono) mi fariĝis... 00:01:40.304 --> 00:01:41.982 ege maldika. 00:01:42.936 --> 00:01:44.566 Miru! 00:01:45.535 --> 00:01:48.213 Oj! Pli milde Hugeta! 00:01:48.213 --> 00:01:51.011 Silentu dikul'. Suferendas por fariĝi belul'. 00:01:51.011 --> 00:01:54.472 Aaaŭŭ! Aj! Oooj! Aj! 00:01:54.472 --> 00:01:56.738 Ho fek! Ĉesu! Aŭŭŭŭ! 00:01:57.538 --> 00:02:00.451 Mi... Pleje plaĉaĵ al mi... 00:02:00.451 --> 00:02:03.557 ĵkulpti mian glaĵimunan kolpon 00:02:03.557 --> 00:02:07.083 dum mi manĝaŝ mian Kentuki-flititan kokidaĵon. 00:02:14.914 --> 00:02:17.537 Hehehehe 00:02:17.537 --> 00:02:20.140 Ĉu ne bele, ĉu? 00:02:20.140 --> 00:02:24.144 Sed plej mirinde rilate al KORPOSTIMULILO (platena eldono)... 00:02:24.144 --> 00:02:29.066 estas, ke ni sendos ĝin al cia leterkesto kontraŭ nur $ 2. 00:02:29.066 --> 00:02:30.817 'plus sendokostoj' 00:02:30.817 --> 00:02:32.027 2 moneroj!!!!! 00:02:32.042 --> 00:02:33.349 'plus sendokostoj' 00:02:33.349 --> 00:02:35.174 Ĉu ci ekkomprenas? 00:02:35.174 --> 00:02:37.429 Estas pli malmultekosta ol portreto de la majstro! 00:02:37.429 --> 00:02:39.826 Frenezege! 00:02:39.826 --> 00:02:44.331 Kuru al la telefono kaj tajpu la numeron sur l'ekran... 00:02:44.331 --> 00:02:47.654 por profiti ĉi-oferton sensacian! 00:02:47.654 --> 00:02:53.296 Se ci tuj telefonos, ni eĉ sendos bankostumetojn por cin motivi. 00:02:53.296 --> 00:02:55.980 Ŭaa! Mi kredas, ke ci pensas: 00:02:55.980 --> 00:02:58.285 "Ŭaa! nekredeblas Tomĉjo." 00:02:58.285 --> 00:03:00.732 "Ĉesu, ĉesu Tomĉjo. 'stas tro eksterordinara." 00:03:00.732 --> 00:03:02.743 "Ĉesu, mi ne plu eltenas!" 00:03:02.743 --> 00:03:06.195 Nu, jes. Ĉi tia 'stas Tomĉjo. 00:03:06.195 --> 00:03:11.227 Ci ne povas imagi, kia plezuro estas ofertemo al ci. 00:03:11.981 --> 00:03:15.448 O kej... ne 'stas okazo emociiĝi. 00:03:15.448 --> 00:03:21.767 'stas okazo skulpti cian korpon grasimunan per KORPOSTIMULILO (platena eldono). 00:03:21.767 --> 00:03:23.684 Do, telefonu NUN! 00:03:24.392 --> 00:03:25.835 (Elŝaltu!) 00:03:25.835 --> 00:03:29.971 (Ŭa! Je la barbo de Zamenhof... 'stis bonege!) 00:03:29.971 --> 00:03:31.722 Ha... ĉu tiel? 00:03:31.722 --> 00:03:33.947 (Verdire, 'stis perfekte!) 00:03:33.947 --> 00:03:36.850 Ĉu tio signifas, ke mi povas iri hejmen? 00:03:36.850 --> 00:03:40.427 (Ha, ne, ne! Oni tamen reludu.) 00:03:40.427 --> 00:03:43.334 Hmm, la promeso ŝajnis tro mirinda por efektiviĝi. 00:03:43.857 --> 00:03:47.556 (Tri... Du... Unu... Ekludu!) 00:03:47.771 --> 00:03:51.702 Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon? 00:03:52.225 --> 00:03:54.917 Subtekstoj: Matjo