0:00:00.738,0:00:03.135 En UEA (la Universala Energiproduktejo Atoma)... 0:00:03.135,0:00:07.105 la alarmilo funkciis dum pli ol 2 horoj lastan mekredon. 0:00:07.105,0:00:10.080 Fendo en la reaktoro laŭ ekologiistoj. 0:00:10.080,0:00:12.680 Aserto tuj malkonfirmita de la direktoro... 0:00:12.680,0:00:14.800 S-ro Klemens Ogo. 0:00:14.800,0:00:16.823 Nu, oni estu akurataj: 0:00:16.823,0:00:20.114 la alarmo - kion ajn diras kelkaj - estis kaŭzita... 0:00:20.114,0:00:23.615 nur de paneo de la kuireja suĉtubo. 0:00:23.615,0:00:28.680 Tute malsimile al fendo en la reaktoro kaj ceteraj apokalipsaĵoj. 0:00:29.295,0:00:32.529 Krome, se la aŭtomata alarmilo paneus... 0:00:32.529,0:00:36.040 ankaŭ ekzistas "mana sistemo": tiu ĉi ŝaltilo. 0:00:36.040,0:00:39.173 Se mi premus ĝin, bruego sonus en la tuta centralo, ege laŭte. 0:00:39.173,0:00:40.745 Oni provu, se vi deziras... 0:00:40.745,0:00:43.198 Nun... 'tenton. 0:00:44.783,0:00:46.975 Ha! Atendu... 0:00:48.975,0:00:52.167 Nenio okazas... Nur eta problemo. 0:00:52.167,0:00:54.152 Sed se la "mana sistemo" ne funkcias... 0:00:54.152,0:00:57.522 ni ankaŭ posedas tintilon por averti kamaradojn. 0:00:57.522,0:01:01.100 Ankaŭ tre efika, kvankam praepoka. 0:01:01.100,0:01:08.859 Mi certigas al vi, ke la laboristoj estas kontrolitaj de kuracista skipo... 0:01:08.859,0:01:11.360 regule kaj profunde. 0:01:14.268,0:01:15.468 Pardonu min... 0:01:15.468,0:01:18.160 Malvarmumo... 0:01:18.160,0:01:20.634 Same pri la natura medio ĉirkaŭ UEA. 0:01:20.634,0:01:22.599 Ĝi estas protektita kaj kontrolita. 0:01:22.599,0:01:25.190 Ekzemple, el la ĉerizujo... 0:01:25.190,0:01:27.960 krekas bongustaj tomatoj. 0:01:27.960,0:01:35.396 Nu, miaopinie, kelkaj provas denove senkreditigi atomenergion. 0:01:35.396,0:01:39.871 Nu, la unuaj vaportrajnoj timigis homojn. 0:01:39.871,0:01:41.563 sIInjOOrOO? 0:01:41.563,0:01:43.070 Pardonu min... Jes? 0:01:43.070,0:01:44.674 jEEn lAA dOOsIIEErOO. 0:01:44.674,0:01:47.166 Ha! Tre grava. Dankon S-ro Turp. 0:01:47.166,0:01:48.689 Dankegon! 0:01:49.889,0:01:53.914 Estas S-ro Turp. Esploristo plej talenta... 0:01:53.914,0:01:55.622 kaj ĉefe plej promesplena... 0:01:55.622,0:01:57.525 ĉar li ĵus celebris sian 21-jariĝon. 0:01:57.525,0:02:00.954 Konklude, mi asertas, ke atomergio estas... 0:02:00.954,0:02:02.280 fidinda. 0:02:02.280,9:59:59.000 Subtekstoj: Matjo