1 00:00:00,738 --> 00:00:03,135 En UEA (la Universala Energiproduktejo Atoma)... 2 00:00:03,135 --> 00:00:07,105 la alarmilo funkciis dum pli ol 2 horoj lastan mekredon. 3 00:00:07,105 --> 00:00:10,080 Fendo en la reaktoro laŭ ekologiistoj. 4 00:00:10,080 --> 00:00:12,680 Aserto tuj malkonfirmita de la direktoro... 5 00:00:12,680 --> 00:00:14,800 S-ro Klemens Ogo. 6 00:00:14,800 --> 00:00:16,823 Nu, oni estu akurataj: 7 00:00:16,823 --> 00:00:20,114 la alarmo - kion ajn diras kelkaj - estis kaŭzita... 8 00:00:20,114 --> 00:00:23,615 nur de paneo de la kuireja suĉtubo. 9 00:00:23,615 --> 00:00:28,680 Tute malsimile al fendo en la reaktoro kaj ceteraj apokalipsaĵoj. 10 00:00:29,295 --> 00:00:32,529 Krome, se la aŭtomata alarmilo paneus... 11 00:00:32,529 --> 00:00:36,040 ankaŭ ekzistas "mana sistemo": tiu ĉi ŝaltilo. 12 00:00:36,040 --> 00:00:39,173 Se mi premus ĝin, bruego sonus en la tuta centralo, ege laŭte. 13 00:00:39,173 --> 00:00:40,745 Oni provu, se vi deziras... 14 00:00:40,745 --> 00:00:43,198 Nun... 'tenton. 15 00:00:44,783 --> 00:00:46,975 Ha! Atendu... 16 00:00:48,975 --> 00:00:52,167 Nenio okazas... Nur eta problemo. 17 00:00:52,167 --> 00:00:54,152 Sed se la "mana sistemo" ne funkcias... 18 00:00:54,152 --> 00:00:57,522 ni ankaŭ posedas tintilon por averti kamaradojn. 19 00:00:57,522 --> 00:01:01,100 Ankaŭ tre efika, kvankam praepoka. 20 00:01:01,100 --> 00:01:08,859 Mi certigas al vi, ke la laboristoj estas kontrolitaj de kuracista skipo... 21 00:01:08,859 --> 00:01:11,360 regule kaj profunde. 22 00:01:14,268 --> 00:01:15,468 Pardonu min... 23 00:01:15,468 --> 00:01:18,160 Malvarmumo... 24 00:01:18,160 --> 00:01:20,634 Same pri la natura medio ĉirkaŭ UEA. 25 00:01:20,634 --> 00:01:22,599 Ĝi estas protektita kaj kontrolita. 26 00:01:22,599 --> 00:01:25,190 Ekzemple, el la ĉerizujo... 27 00:01:25,190 --> 00:01:27,960 krekas bongustaj tomatoj. 28 00:01:27,960 --> 00:01:35,396 Nu, miaopinie, kelkaj provas denove senkreditigi atomenergion. 29 00:01:35,396 --> 00:01:39,871 Nu, la unuaj vaportrajnoj timigis homojn. 30 00:01:39,871 --> 00:01:41,563 sIInjOOrOO? 31 00:01:41,563 --> 00:01:43,070 Pardonu min... Jes? 32 00:01:43,070 --> 00:01:44,674 jEEn lAA dOOsIIEErOO. 33 00:01:44,674 --> 00:01:47,166 Ha! Tre grava. Dankon S-ro Turp. 34 00:01:47,166 --> 00:01:48,689 Dankegon! 35 00:01:49,889 --> 00:01:53,914 Estas S-ro Turp. Esploristo plej talenta... 36 00:01:53,914 --> 00:01:55,622 kaj ĉefe plej promesplena... 37 00:01:55,622 --> 00:01:57,525 ĉar li ĵus celebris sian 21-jariĝon. 38 00:01:57,525 --> 00:02:00,954 Konklude, mi asertas, ke atomergio estas... 39 00:02:00,954 --> 00:02:02,280 fidinda. 40 00:02:02,280 --> 99:59:59,999 Subtekstoj: Matjo