En UEA (la Universala Energiproduktejo Atoma)... la alarmilo funkciis dum pli ol 2 horoj lastan mekredon. Fendo en la reaktoro laŭ ekologiistoj. Aserto tuj malkonfirmita de la direktoro... S-ro Klemens Ogo. Nu, oni estu akurataj: la alarmo - kion ajn diras kelkaj - estis kaŭzita... nur de paneo de la kuireja suĉtubo. Tute malsimile al fendo en la reaktoro kaj ceteraj apokalipsaĵoj. Krome, se la aŭtomata alarmilo paneus... ankaŭ ekzistas "mana sistemo": tiu ĉi ŝaltilo. Se mi premus ĝin, bruego sonus en la tuta centralo, ege laŭte. Oni provu, se vi deziras... Nun... 'tenton. Ha! Atendu... Nenio okazas... Nur eta problemo. Sed se la "mana sistemo" ne funkcias... ni ankaŭ posedas tintilon por averti kamaradojn. Ankaŭ tre efika, kvankam praepoka. Mi certigas al vi, ke la laboristoj estas kontrolitaj de kuracista skipo... regule kaj profunde. Pardonu min... Malvarmumo... Same pri la natura medio ĉirkaŭ UEA. Ĝi estas protektita kaj kontrolita. Ekzemple, el la ĉerizujo... krekas bongustaj tomatoj. Nu, miaopinie, kelkaj provas denove senkreditigi atomenergion. Nu, la unuaj vaportrajnoj timigis homojn. sIInjOOrOO? Pardonu min... Jes? jEEn lAA dOOsIIEErOO. Ha! Tre grava. Dankon S-ro Turp. Dankegon! Estas S-ro Turp. Esploristo plej talenta... kaj ĉefe plej promesplena... ĉar li ĵus celebris sian 21-jariĝon. Konklude, mi asertas, ke atomergio estas... fidinda. Subtekstoj: Matjo