WEBVTT 00:00:00.738 --> 00:00:03.135 En UEA (la Universala Energiproduktejo Atoma)... 00:00:03.135 --> 00:00:07.105 la alarmilo funkciis dum pli ol 2 horoj lastan mekredon. 00:00:07.105 --> 00:00:10.080 Fendo en la reaktoro laŭ ekologiistoj. 00:00:10.080 --> 00:00:12.680 Aserto tuj malkonfirmita de la direktoro... 00:00:12.680 --> 00:00:14.800 S-ro Klemens Ogo. 00:00:14.800 --> 00:00:16.823 Nu, oni estu akurataj: 00:00:16.823 --> 00:00:20.114 la alarmo - kion ajn diras kelkaj - estis kaŭzita... 00:00:20.114 --> 00:00:23.615 nur de paneo de la kuireja suĉtubo. 00:00:23.615 --> 00:00:28.680 Tute malsimile al fendo en la reaktoro kaj ceteraj apokalipsaĵoj. 00:00:29.295 --> 00:00:32.529 Krome, se la aŭtomata alarmilo paneus... 00:00:32.529 --> 00:00:36.040 ankaŭ ekzistas "mana sistemo": tiu ĉi ŝaltilo. 00:00:36.040 --> 00:00:39.173 Se mi premus ĝin, bruego sonus en la tuta centralo, ege laŭte. 00:00:39.173 --> 00:00:40.745 Oni provu, se vi deziras... 00:00:40.745 --> 00:00:43.198 Nun... 'tenton. 00:00:44.783 --> 00:00:46.975 Ha! Atendu... 00:00:48.975 --> 00:00:52.167 Nenio okazas... Nur eta problemo. 00:00:52.167 --> 00:00:54.152 Sed se la "mana sistemo" ne funkcias... 00:00:54.152 --> 00:00:57.522 ni ankaŭ posedas tintilon por averti kamaradojn. 00:00:57.522 --> 00:01:01.100 Ankaŭ tre efika, kvankam praepoka. 00:01:01.100 --> 00:01:08.859 Mi certigas al vi, ke la laboristoj estas kontrolitaj de kuracista skipo... 00:01:08.859 --> 00:01:11.360 regule kaj profunde. 00:01:14.268 --> 00:01:15.468 Pardonu min... 00:01:15.468 --> 00:01:18.160 Malvarmumo... 00:01:18.160 --> 00:01:20.634 Same pri la natura medio ĉirkaŭ UEA. 00:01:20.634 --> 00:01:22.599 Ĝi estas protektita kaj kontrolita. 00:01:22.599 --> 00:01:25.190 Ekzemple, el la ĉerizujo... 00:01:25.190 --> 00:01:27.960 krekas bongustaj tomatoj. 00:01:27.960 --> 00:01:35.396 Nu, miaopinie, kelkaj provas denove senkreditigi atomenergion. 00:01:35.396 --> 00:01:39.871 Nu, la unuaj vaportrajnoj timigis homojn. 00:01:39.871 --> 00:01:41.563 sIInjOOrOO? 00:01:41.563 --> 00:01:43.070 Pardonu min... Jes? 00:01:43.070 --> 00:01:44.674 jEEn lAA dOOsIIEErOO. 00:01:44.674 --> 00:01:47.166 Ha! Tre grava. Dankon S-ro Turp. 00:01:47.166 --> 00:01:48.689 Dankegon! 00:01:49.889 --> 00:01:53.914 Estas S-ro Turp. Esploristo plej talenta... 00:01:53.914 --> 00:01:55.622 kaj ĉefe plej promesplena... 00:01:55.622 --> 00:01:57.525 ĉar li ĵus celebris sian 21-jariĝon. 00:01:57.525 --> 00:02:00.954 Konklude, mi asertas, ke atomergio estas... 00:02:00.954 --> 00:02:02.280 fidinda. 00:02:02.280 --> 99:59:59.999 Subtekstoj: Matjo