(La 16-an de Septembro, ĉe la tagiĝo...) (en Volapukio...) (ĉasperiodo komenciĝis.) (Sed ne ajna ĉasado:) (tiu de la verda galino, vera pasio...) (por tiuj viroj, kiujn ni sekvis dum 24 horoj.) //Estas la 6-a horo// Mi ne surveturus cin, trankviliĝu. Jeŝ jeŝ. Sal' Anĉjo. Bonfartas, ĉu? Sal' Gerardo. Ĉu bonfartas, Anĉjo? Sal' Roberto. Sal' Anĉjo. Ĉu bonfartas? Sal' Berĉjo. Ĉu plu kokrita? Mi certas, ke ĉasado 'stas arto. Por aliuj estas pentrad', muzik' kaj plu. Por ni estas ĉasad'. Estas arto. Krome indas mencii, ke ĉasi verdan galinon estas tipe Volapukia. Jeŝ! Volapukio ne 'stas vasta, sed estas Volapukio... Volapukio estas la urboj Abism, Nefam kaj Perfid. 'tenton Anĉjo: kelkaj diras, ke Perfid estas en Idolando. Ho, ne! Cia avino venas el Perfid. Ŝi ja venas el Volapukio. Nu, finfine: verda galino - Volapukio. Aliloke - io ajn. Verdire menciindas, ke ĉasado 'stas ia amoro kun naturo. "Estas kontakto kun Patrino Tero... ekde matena suno disradias tra diafanaj brumaj bendoj." (Ĉu oni devas esti poeto por fariĝi ĉasisto?) Je l' sanktaj putinoj! Nepras! Oni devas esti. Aŭskultu: tio estas "stela kolombo". Eta birdo. Bongustas. Ĝi "kukulas", aŭskultu. Ne, tio estas "fundamenta perdriko". Ne estas "fundamenta perdriko". Ĉu ci blagas? Ĝi ne "kukulas" sed "krakaketas". Tute ne. Mi asertas, ke estas "stela kolombo". Estas "fundamenta pasero" aŭ ekstremokaze "zamenhofa koturno". Mi asertas, ke... Ha, ne! 'stis Gerardo. Mi dirus, ke ĉasado estas ligita kun kamardeco. Frateco dum barakto kontraŭ malmildeco de Patrino Tero. Pli malpli... 'stas amikoj, kamaradeco. - Jen! - 'stas amikoj. Je la 11-a horo, ili plu estas maltrafintaj. Aŭ laŭ Volapukia ĵargono: "maltrafikaj". Se mi vidas tiun aĉan birdon, mi liveros al ĝi dolorajn amuzojn. Hej uloj, ni foriru ĉar malfruas. Jes, ni foriru uloj. Alion por fari. - Ek! Hop! - Forir'! (Kaj pri la riskoj... Vi parolis al mi pri via hundino Lolita.) Ho, sulta akcidento. Mi kredis, ke estis "verda galino". Mi pafis. Estis mia hundino. Estis Lolita. (Kaj pri homoj?) Ankaŭ okazas... Antaŭ 4 aŭ 5 monatoj, mi ĉasis kun mia fil'... pafis kredinte vidi "verdan galinon". Sed 'stis mia fil' Sulta akcidento. Sed... mi ne retrovos hundinon, kiel Lolita. (Sed baze, kiaj diferencoj inter bona kaj malbona ĉasisto?) Mi antaŭvidis tiun demandon. Malbona ĉasisto... nu, estas vir' kun pafilo... kiu vidas umon moviĝantan kaj pafas. Jeŝ! (Kaj pri bona ĉasisto?) Bona ĉasisito... nu, estas vir' kun pafilo. Li vidas umon moviĝantan - li pafas sed... Ne 'stas same! Jen bona kaj malbona ĉasist'. Jen fipafaĉemulo kaj pafisto. Malbona ĉasist' - vidas umon - pafas. Pafas! Bona ĉasist' - vidas umon ... Nu, pafas... sed estas bona ĉasist'. - Jeŝ ja! - Oni ne povas konfuzi. Malbona ĉasisit' 'stas ulo, kiu vidas umon kaj pafas. Ja certas! Oni tuj scios! Kaj bona ĉasist' - vidas umon - pafas... nu, tamen estas bona. Ĉiele, 'stas kretena demando. Nepras klarigi al la ularo ĉar ili ne povus distingi. Je la 13-a horo, la poetaj ĉasistoj plu estas "maltrafikaj". Ili vidis eĉ ne unu birdon. Aŭ laŭ Volapukia ĵargono: "bildon". Ho, fek! Je l' sanktaj putinoj! (Kie oni trovas galinejojn?) Neniu ulo el Volapukio iam diros tion al vi. - Kie?! - Kie?! Ba, 'stis nenio. Je la 15-a horo, ili decidis ellasi verdajn galinojn. Kien ni metas ilin? Tien. Nu, mi pripensis... Berĉjo, ci restu tie ĉi. Vi ellasu. Gerardo, aliflanken. Kaj mi, tien. O kej! (Anĉjo, ĉu ci kaptas min?) Mi kaptas perfekte. Mi atendas, kiam Berĉjo ellasos. O kej. Estu zorga, mi staras vidalvide. (Ne tro kaŝiĝu, aŭ mi ne vidos cin.) O kej. Mi staras ĉi tie. Hej! 'tenton! Berĉjo tuj ellasos. Ek! (Ek Berĉjo!) Ek! Nun, nun! Nun, nun! Jen dua! Tiu ĉi! Je l' sanktaj putinoj! Mi ne plu havas kuglojn, feeek! Fek, mi mistrafis! Kie, kie? Venu tien ĉi! Aĉ! Sufiĉe sufiĉas. 'tenton! Prudenton! Plej bela! Je l' sanktaj putinoj, ni trafis ĝin! Nu, ek. //Estas la 20-a horo// Volapukio iom post iom endormiĝas... el la malproksimo eĥas la harmoniaj voĉoj de la dankaj ĉasistoj. "Bela galino, egalas aĉulino" "Galino bela, egalas vinbotelo" "Se verdulo, al best' emus al pac'" "Al ĉiuj ni, li tuj lekus la k**!" Subtekstoj: Matjo