WEBVTT 00:00:00.046 --> 00:00:01.738 [kun kebeka akĉento kaj kelkaj anglismoj] 00:00:02.846 --> 00:00:06.341 Hej amiko! Ĉu ci ŝatas manĝi terpomojn? 00:00:06.341 --> 00:00:10.079 Kaĉon, fritojn, terpomoj kun "Cheez Whiz"? 00:00:10.310 --> 00:00:14.815 Nu, Tomĉjo havas la perfektan akcesoraĵon por ci, kiu ŝategas terpomojn: 00:00:14.815 --> 00:00:17.487 Vili Valer 2006 00:00:18.118 --> 00:00:21.603 Per Vili Valer 2006, senŝeligi terpomojn... 00:00:21.603 --> 00:00:23.928 ne estos TRIoble pli rapide... 00:00:23.928 --> 00:00:26.193 nek KVARoble pli rapide. 00:00:26.193 --> 00:00:29.601 Ne! Per Vili Valer 2006 senŝeligi terpomojn estos... 00:00:29.601 --> 00:00:32.485 DUoble pli rapide! 00:00:32.485 --> 00:00:35.490 Sed ci dirus "Ho halt' Tomĉjo!... 00:00:35.490 --> 00:00:39.340 neeblas tio, kion ci diras per la buŝo." 00:00:39.340 --> 00:00:41.535 "Ĉesu trompaĉi nin Tomĉjo!" 00:00:41.535 --> 00:00:45.412 Mi bone komprenas cian skeptikecon. 00:00:45.412 --> 00:00:48.039 Atendu pri l' prezento, kiun mi montros al ci. 00:00:48.362 --> 00:00:53.594 Dekstre, granda terpom' kun Vili Valer 2006. 00:00:53.871 --> 00:01:00.129 Live, alia granda terpom' sen Vili Valer 2006. 00:01:00.129 --> 00:01:02.700 Nu, rigardu la diferencon, ĉu? 00:01:02.700 --> 00:01:06.612 'tenton... Un'... du... tri... kvar... 00:01:06.612 --> 00:01:07.612 EK!! 00:01:14.696 --> 00:01:19.613 He! Ĉu ci vidas kiel facile estas per Vili Valer 2006? 00:01:19.613 --> 00:01:21.894 Ĉu ci vidas kiel bele estas? 00:01:24.925 --> 00:01:28.895 Sed plej eksterordinaras, ke per 4 facilaj pagoj... 00:01:28.895 --> 00:01:34.261 po $ 29,99, ĉu ci scias kiom da Vili Valer ci ricevos? 00:01:34.261 --> 00:01:35.321 Ne unu... 00:01:35.321 --> 00:01:36.235 Ne du... 00:01:36.235 --> 00:01:37.071 Ne tri... 00:01:37.071 --> 00:01:40.115 Sed ja 14 Vili Valer 2006!!! 00:01:40.115 --> 00:01:41.847 NEKREDEBLE!!! 00:01:41.847 --> 00:01:44.594 Ci povos meti unu ĉien, kie vi deziras: 00:01:44.594 --> 00:01:47.102 En l' aŭton, la salonon, la ĉaledon, 00:01:47.102 --> 00:01:49.109 la necesejon, la oficejon. 00:01:49.109 --> 00:01:51.497 Ci eĉ povas donaci al amikoj! 00:01:51.712 --> 00:01:58.772 Ekde Vili Valer 2006 penetris mian vivon, mi 'stas kontenta. 00:01:59.987 --> 00:02:03.709 Mi ĵuras al vi: ekde mi uzas Vili Valer... 00:02:03.709 --> 00:02:07.347 miaj terpomoj iel ricevis iun ian pli bonan guston. 00:02:07.347 --> 00:02:11.832 Dankon Tomĉjo! Dankon! 00:02:12.417 --> 00:02:15.202 Hehehehe 00:02:15.202 --> 00:02:17.744 Ĉu ne bele, ĉu? 00:02:17.744 --> 00:02:21.401 Tuj profitu ĉi-oferton sensacian: 00:02:21.401 --> 00:02:22.919 elpoŝigu cian kreditkarton... 00:02:22.919 --> 00:02:24.878 kaj telefonu al la numero sur l' ekrano. 00:02:24.878 --> 00:02:26.691 Cetere, se ci tuj telefonos... 00:02:26.691 --> 00:02:29.266 ni donos al ci kroman manplenon! 00:02:29.266 --> 00:02:32.503 Mi promesas al ci, ke per Vili Valer 2006... 00:02:32.503 --> 00:02:35.608 manĝi bongustajn terpomojn neniam estis tiel facile. 00:02:35.762 --> 00:02:37.152 (Elŝaltu!) 00:02:37.152 --> 00:02:39.960 (Oni reprovu lastfoje sed pli energie, ĉu?) 00:02:39.960 --> 00:02:43.964 Ha, fek! Ĉu ne estis taŭge? 00:02:43.964 --> 00:02:47.837 (Estu iomete pli energia, estos perfekte. O kej?) 00:02:47.837 --> 00:02:50.838 Ĉu iomete pli kretene? 00:02:50.838 --> 00:02:52.840 (Jes, ĝuste tiel.) 00:02:52.840 --> 00:02:53.923 Ek... 00:02:53.923 --> 00:02:57.144 (Tri... Du... Unu... Ekludu!) 00:02:57.744 --> 00:03:00.747 Hej amiko! Ĉu ci ŝatas manĝi terpomojn? 00:03:01.298 --> 00:03:03.022 Subtekstoj: Matjo