La 2-an de Novembro, 65 milionoj da jaroj a.K. Evento baldaŭ skuos la Teron. Ni estas "je 1 minuto antaŭ"... la malapero de la dinosaŭroj. Nu, de kiom longe vi regas la planedon? De 160 milionoj da jaroj. Ha! hmm... Kaj la fino ne estas malfora. Ĉiele, ne vi elpelos nin. Vi 'stas etulaĉoj. Jes ja... Nu, mi kelkfoje manĝas apetitvekajn mamulojn kiel ci. Sed mi tiel ŝatas pro la haroj. Hmm... Kaj krom regi kaj mortigi, kion vi scipovas? Nu, ĉu ne sufiĉas? Ba! Jen estas via problemo. Ĉion, kion vi faras estas konjektebla. Mankas al vi originaleco, vivĝojo, kreemo. Be, mi ne scias, eble. Sed ja esta tiel! Sed vi estas... vi estas... MALGRANDAJ!! Vi jam diris. Sed estas vere. Ni ne venkeblas, ni estas ĉiamdaŭraj, ni estas ĉiopovaj. Krom gajni kaŝludon. Kaŝludon? Jes. Se ni kaŝludus, mi tuj trovus vin ĉar vi estas tro stultaj kaj dikaj. Ĉu vi vetas? Laŭ viaj deziroj. Vi arigu ĉiujn dinosaŭroj, vi kaŝiĝu, kaj mi, kalkulinte ĝis 100, alvenos. Konsentite. Un'... Du... Tri... Kvar... Hej Patrik! Freneziga afero: ekde ĉi-matene mi ne vidis eĉ unu dinosaŭron. Nu, mi ja scias. Strange! Ili ĉiuj malaperis. Ili ne malaperis sed kaŝiĝis. Kaŝiĝis?! Kie? Mi tute ne scias. Sed ili estas tiel obstinaj, ke ili ne reaperos antaŭ ol mi eltrovos ilin. Subtekstoj: Matjo