-
Esperanto estas internacia lingvo eldonita en 1887 de pola kuracisto: D-ro Zamenhof.
-
Zamenhof deziris, ke ĝi estu lernebla de ĉiuj.
-
Do pli facile lernebla kaj elparolebla ol la aliaj lingvoj.
-
Esperanto estas vivanta lingvo parolata sur la 5 kontinentoj en pli ol 120 landoj.
-
Ĝi igas siajn parolantojn egalaj kaj favoras aŭ endanĝerigas neniun kulturon.
-
Ho! Pardonu min... Bonan tagon!
-
Mi serĉas la klubon "Esperanto Vannes".
-
Ĉu vi povas helpi al mi? Ĉu vi konas la adreson?
-
Mi komprenas nenion, kion ŝi diras!
-
Same... Sed mi kredas, ke mi aŭdis la vorton "Esperanto" en ŝia frazo.
-
Kion ŝi babilas?
-
Ŝi parolas Esperanton, la internacian lingvon, kiun mi scipovas.
-
Ŝi venas el Pollando kaj serĉas esperantistojn de Vannes por babili iomete kaj vizitigi al ŝi la urbon.
-
Ha! Je la barbo de la majstro!
-
Vi ne regas la polan. Ŝi ne parolas la francan. Kaj vi sukcsesas kompreni unu la alian?!
-
Dank' al ESPERANTO?!
-
Jes ja!
-
Kaj mi... ĉu ankaŭ mi povus lerni Esperanton?
-
Jes, kompreneble! Venu viziti na "Esperanto Vannes".
-
Nia asocio ĵus celebris sian 20-jariĝon fine de la jaro 2009.
-
Komence kun la nomo "SEVE" (Société Euro-Vannetaise d'Esperanto)...
-
ĝi nomiĝas "Esperanto Vannes" ekde 2003.
-
Ni proponas ĉiunivelajn kursojn, el kiuj troviĝas "babilado" (en Esperanto).
-
La asocio organizas ludivajn kaj pedagogiajn staĝetojn "Sabatoj Esperanto"...
-
frekventitajn de Bretoniaj kaj ĉieaj geesperantistoj.
-
Krome, la asocio havas ĥoron (en Esperanto), kiu kreas teatraĵojn kaj muzikajn teatraĵojn.
-
La ĉefa estas "La Atendejo".
-
[Botel' de vin' / Mi ŝatas vin / Sed ĉesu nun la turmento / Klopodu por / Min lasi for / Obeu mi al prudento]
-
La asocio ĉiujare gastigas esperantistiojn el diversaj landoj.
-
La asocio plu disvolviĝos dank' al motivo kaj kreemo de la membroj.
-
Ne hezitu! Kunigu nin!