-
(La 16-an de Septembro, ĉe la tagiĝo...)
-
(en Volapukio...)
-
(ĉasperiodo komenciĝis.)
-
(Sed ne ajna ĉasado:)
-
(tiu de la verda galino, vera pasio...)
-
(por tiuj viroj, kiujn ni sekvis dum 24 horoj.)
-
//Estas la 6-a horo//
-
Mi ne surveturus cin, trankviliĝu.
-
Jeŝ jeŝ. Sal' Anĉjo. Bonfartas, ĉu?
-
Sal' Gerardo.
-
Ĉu bonfartas, Anĉjo?
-
Sal' Roberto.
-
Sal' Anĉjo. Ĉu bonfartas?
-
Sal' Berĉjo. Ĉu plu kokrita?
-
Mi certas, ke ĉasado 'stas arto.
-
Por aliuj estas pentrad', muzik' kaj plu.
-
Por ni estas ĉasad'. Estas arto.
-
Krome indas mencii, ke ĉasi verdan galinon estas tipe Volapukia.
-
Jeŝ!
-
Volapukio ne 'stas vasta, sed estas Volapukio...
-
Volapukio estas la urboj Abism, Nefam kaj Perfid.
-
'tenton Anĉjo: kelkaj diras, ke Perfid estas en Idolando.
-
Ho, ne! Cia avino venas el Perfid. Ŝi ja venas el Volapukio.
-
Nu, finfine: verda galino - Volapukio.
-
Aliloke - io ajn.
-
Verdire menciindas, ke ĉasado 'stas ia amoro kun naturo.
-
"Estas kontakto kun Patrino Tero...
-
ekde matena suno disradias tra diafanaj brumaj bendoj."
-
(Ĉu oni devas esti poeto por fariĝi ĉasisto?)
-
Je l' sanktaj putinoj! Nepras!
-
Oni devas esti.
-
Aŭskultu: tio estas "stela kolombo".
-
Eta birdo. Bongustas. Ĝi "kukulas", aŭskultu.
-
Ne, tio estas "fundamenta perdriko".
-
Ne estas "fundamenta perdriko". Ĉu ci blagas?
-
Ĝi ne "kukulas" sed "krakaketas".
-
Tute ne. Mi asertas, ke estas "stela kolombo".
-
Estas "fundamenta pasero" aŭ ekstremokaze "zamenhofa koturno".
-
Mi asertas, ke...
-
Ha, ne! 'stis Gerardo.
-
Mi dirus, ke ĉasado estas ligita kun kamardeco.
-
Frateco dum barakto kontraŭ malmildeco de Patrino Tero.
-
Pli malpli...
-
'stas amikoj, kamaradeco.
-
- Jen! - 'stas amikoj.
-
Je la 11-a horo, ili plu estas maltrafintaj.
-
Aŭ laŭ Volapukia ĵargono: "maltrafikaj".
-
Se mi vidas tiun aĉan birdon, mi liveros al ĝi dolorajn amuzojn.
-
Hej uloj, ni foriru ĉar malfruas.
-
Jes, ni foriru uloj.
-
Alion por fari.
-
- Ek! Hop! - Forir'!
-
(Kaj pri la riskoj... Vi parolis al mi pri via hundino Lolita.)
-
Ho, sulta akcidento.
-
Mi kredis, ke estis "verda galino". Mi pafis.
-
Estis mia hundino. Estis Lolita.
-
(Kaj pri homoj?)
-
Ankaŭ okazas...
-
Antaŭ 4 aŭ 5 monatoj, mi ĉasis kun mia fil'...
-
pafis kredinte vidi "verdan galinon".
-
Sed 'stis mia fil'
-
Sulta akcidento.
-
Sed... mi ne retrovos hundinon, kiel Lolita.
-
(Sed baze, kiaj diferencoj inter bona kaj malbona ĉasisto?)
-
Mi antaŭvidis tiun demandon.
-
Malbona ĉasisto... nu, estas vir' kun pafilo...
-
kiu vidas umon moviĝantan kaj pafas.
-
Jeŝ!
-
(Kaj pri bona ĉasisto?)
-
Bona ĉasisito... nu, estas vir' kun pafilo.
-
Li vidas umon moviĝantan - li pafas sed...
-
Ne 'stas same!
-
Jen bona kaj malbona ĉasist'.
-
Jen fipafaĉemulo kaj pafisto.
-
Malbona ĉasist' - vidas umon - pafas.
-
Pafas!
-
Bona ĉasist' - vidas umon ...
-
Nu, pafas... sed estas bona ĉasist'.
-
- Jeŝ ja! - Oni ne povas konfuzi.
-
Malbona ĉasisit' 'stas ulo, kiu vidas umon kaj pafas.
-
Ja certas! Oni tuj scios!
-
Kaj bona ĉasist' - vidas umon - pafas... nu, tamen estas bona.
-
Ĉiele, 'stas kretena demando.
-
Nepras klarigi al la ularo ĉar ili ne povus distingi.
-
Je la 13-a horo, la poetaj ĉasistoj plu estas "maltrafikaj".
-
Ili vidis eĉ ne unu birdon.
-
Aŭ laŭ Volapukia ĵargono: "bildon".
-
Ho, fek! Je l' sanktaj putinoj!
-
(Kie oni trovas galinejojn?)
-
Neniu ulo el Volapukio iam diros tion al vi.
-
- Kie?! - Kie?!
-
Ba, 'stis nenio.
-
Je la 15-a horo, ili decidis ellasi verdajn galinojn.
-
Kien ni metas ilin?
-
Tien.
-
Nu, mi pripensis...
-
Berĉjo, ci restu tie ĉi. Vi ellasu.
-
Gerardo, aliflanken. Kaj mi, tien.
-
O kej!
-
(Anĉjo, ĉu ci kaptas min?)
-
Mi kaptas perfekte. Mi atendas, kiam Berĉjo ellasos.
-
O kej. Estu zorga, mi staras vidalvide.
-
(Ne tro kaŝiĝu, aŭ mi ne vidos cin.)
-
O kej. Mi staras ĉi tie. Hej!
-
'tenton! Berĉjo tuj ellasos. Ek!
-
(Ek Berĉjo!)
-
Ek! Nun, nun!
-
Nun, nun!
-
Jen dua! Tiu ĉi!
-
Je l' sanktaj putinoj! Mi ne plu havas kuglojn, feeek!
-
Fek, mi mistrafis!
-
Kie, kie?
-
Venu tien ĉi!
-
Aĉ!
-
Sufiĉe sufiĉas.
-
'tenton! Prudenton!
-
Plej bela!
-
Je l' sanktaj putinoj, ni trafis ĝin!
-
Nu, ek.
-
//Estas la 20-a horo//
-
Volapukio iom post iom endormiĝas...
-
el la malproksimo eĥas la harmoniaj voĉoj de la dankaj ĉasistoj.
-
"Bela galino, egalas aĉulino"
-
"Galino bela, egalas vinbotelo"
-
"Se verdulo, al best' emus al pac'"
-
"Al ĉiuj ni, li tuj lekus la k**!"
-
Subtekstoj: Matjo