Return to Video

Le Willi Waller 2006 (Tetesaclaques.tv)

  • 0:00 - 0:02
    [kun kebeka akĉento kaj kelkaj anglismoj]
  • 0:03 - 0:06
    Hej amiko! Ĉu ci ŝatas manĝi terpomojn?
  • 0:06 - 0:10
    Kaĉon, fritojn, terpomoj kun "Cheez Whiz"?
  • 0:10 - 0:15
    Nu, Tomĉjo havas la perfektan akcesoraĵon por ci, kiu ŝategas terpomojn:
  • 0:15 - 0:17
    Vili Valer 2006
  • 0:18 - 0:22
    Per Vili Valer 2006, senŝeligi terpomojn...
  • 0:22 - 0:24
    ne estos TRIoble pli rapide...
  • 0:24 - 0:26
    nek KVARoble pli rapide.
  • 0:26 - 0:30
    Ne! Per Vili Valer 2006 senŝeligi terpomojn estos...
  • 0:30 - 0:32
    DUoble pli rapide!
  • 0:32 - 0:35
    Sed ci dirus "Ho halt' Tomĉjo!...
  • 0:35 - 0:39
    neeblas tio, kion ci diras per la buŝo."
  • 0:39 - 0:42
    "Ĉesu trompaĉi nin Tomĉjo!"
  • 0:42 - 0:45
    Mi bone komprenas cian skeptikecon.
  • 0:45 - 0:48
    Atendu pri l' prezento, kiun mi montros al ci.
  • 0:48 - 0:54
    Dekstre, granda terpom' kun Vili Valer 2006.
  • 0:54 - 1:00
    Live, alia granda terpom' sen Vili Valer 2006.
  • 1:00 - 1:03
    Nu, rigardu la diferencon, ĉu?
  • 1:03 - 1:07
    'tenton... Un'... du... tri... kvar...
  • 1:07 - 1:08
    EK!!
  • 1:15 - 1:20
    He! Ĉu ci vidas kiel facile estas per Vili Valer 2006?
  • 1:20 - 1:22
    Ĉu ci vidas kiel bele estas?
  • 1:25 - 1:29
    Sed plej eksterordinaras, ke per 4 facilaj pagoj...
  • 1:29 - 1:34
    po $ 29,99, ĉu ci scias kiom da Vili Valer ci ricevos?
  • 1:34 - 1:35
    Ne unu...
  • 1:35 - 1:36
    Ne du...
  • 1:36 - 1:37
    Ne tri...
  • 1:37 - 1:40
    Sed ja 14 Vili Valer 2006!!!
  • 1:40 - 1:42
    NEKREDEBLE!!!
  • 1:42 - 1:45
    Ci povos meti unu ĉien, kie vi deziras:
  • 1:45 - 1:47
    En l' aŭton, la salonon, la ĉaledon,
  • 1:47 - 1:49
    la necesejon, la oficejon.
  • 1:49 - 1:51
    Ci eĉ povas donaci al amikoj!
  • 1:52 - 1:59
    Ekde Vili Valer 2006 penetris mian vivon, mi 'stas kontenta.
  • 2:00 - 2:04
    Mi ĵuras al vi: ekde mi uzas Vili Valer...
  • 2:04 - 2:07
    miaj terpomoj iel ricevis iun ian pli bonan guston.
  • 2:07 - 2:12
    Dankon Tomĉjo! Dankon!
  • 2:12 - 2:15
    Hehehehe
  • 2:15 - 2:18
    Ĉu ne bele, ĉu?
  • 2:18 - 2:21
    Tuj profitu ĉi-oferton sensacian:
  • 2:21 - 2:23
    elpoŝigu cian kreditkarton...
  • 2:23 - 2:25
    kaj telefonu al la numero sur l' ekrano.
  • 2:25 - 2:27
    Cetere, se ci tuj telefonos...
  • 2:27 - 2:29
    ni donos al ci kroman manplenon!
  • 2:29 - 2:33
    Mi promesas al ci, ke per Vili Valer 2006...
  • 2:33 - 2:36
    manĝi bongustajn terpomojn neniam estis tiel facile.
  • 2:36 - 2:37
    (Elŝaltu!)
  • 2:37 - 2:40
    (Oni reprovu lastfoje sed pli energie, ĉu?)
  • 2:40 - 2:44
    Ha, fek! Ĉu ne estis taŭge?
  • 2:44 - 2:48
    (Estu iomete pli energia, estos perfekte. O kej?)
  • 2:48 - 2:51
    Ĉu iomete pli kretene?
  • 2:51 - 2:53
    (Jes, ĝuste tiel.)
  • 2:53 - 2:54
    Ek...
  • 2:54 - 2:57
    (Tri... Du... Unu... Ekludu!)
  • 2:58 - 3:01
    Hej amiko! Ĉu ci ŝatas manĝi terpomojn?
  • 3:01 - 3:03
    Subtekstoj: Matjo
Title:
Le Willi Waller 2006 (Tetesaclaques.tv)
Video Language:
French
Duration:
03:03

Esperanto subtitles

Revisions