-
Oni parolas pri ili de temp' al temp'...
-
tamen ili estas pli kaj pli influhavaj...
-
dum ĉi-jarcentfino metafizike tumulta.
-
Kio?
-
Mi parolas pri sektoj...
-
kaj pli precize pri tiu, antaŭ kiu mi situas.
-
kaj kies kulto estas dediĉita al diino Riĉnuo.
-
La famo kaj karismo de tiu kulto grandiĝadas.
-
Ni deziris zorge ekzameni la aferon.
-
(La vivstilo estas ege simpla.)
-
(Ni turnas nin al la granda guruo...)
-
(Kan...)
-
(kiu estas la majstro de ĉi-loko kaj de la kulto al Riĉnuo.)
-
(Ĉu vi povas resumi la dogmaron de via guruo?)
-
(Provi re-zumi la fulman kaj spirituman penson) de Kan ŝajnas neeble...
-
sed mi ekpensas pri fundamenta precepto de Riĉnuo, kiu asertas, ke...
-
"Ĉiu enspezo estas granda pezo."
-
Kaj Kan helpas nin liberiĝi disde ĉiuj pezoj.
-
(Spirita abono kostas 1000 eŭrojn monate.)
-
(Koncerne min: mi estis katoliko) integrisma.
-
Restarigi latinlingvajn mesojn ŝajnis al mi, kiel paŝo al puriĝo.
-
Poste, mi sciiĝis, ke antaŭ latinaj mesoj estis grekaj mesoj...
-
do mi kreis pli integrisman grupeton.
-
Kaj iam, mi sciiĝis, ke Jesuo origine estis judo...
-
vi povas imagi mian spirituman konfuzegon.
-
Kaj mi renkontis Kan kaj ekde tiam, mi malkovris...
-
"plenan kosman pensliberon al nova praepoko."
-
(Kaŝinte nian kameraon, ni ĉeestis la preĝon al Riĉnuo.)
-
(Post sorĉkanto, la guruo ektrancas...)
-
(kaj ekplenumas transcendan kveston.)
-
(Antaŭe, mi estis krimetulo.)
-
Kion mi faris? Nu, mi ŝteladis, agadis malbone ktp.
-
Mi estis vera huligano sed dank' al Kan mi trovis...
-
"plenan kosman pensliberon al nova praepoko."
-
(Kaj ĉu vi ĉesis ŝteladi?)
-
Ja ne, sed mi ĉion donas al Kan.
-
'La ununura virt-uala riĉeco troviĝas en niaj libroj.'
-
'La ora lumo troviĝas en niaj KD-oj.'
-
(Ĉu vi ne timas ĉarlatanojn?)
-
Povas okazi.
-
Ja ekzistas. Oni ĉiuj memoras pri iu reklamo por laŭdire mirakla ringo.
-
Ridinde!
-
Nu, nur tiu de Kan moderigas feliĉon.
-
Tiu ringo estas vera ringo por mediti...
-
krome, sur ĝi estas skribita "meditado" en la Riĉnua lingvo.
-
°°Made in Taiwan°°
-
Riĉnuo!
-
"Aĥ aĉ aĉ"
-
"Fi fi"
-
"Puŝ' antaŭen"
-
"Muelilo"
-
"Aĥ aĉ aĉ"
-
"Fi fi"
-
"Puŝ' antaŭen"
-
"Muelilo"
-
(Tio, kion mi ŝatas el la dogmaro de Riĉnuo estas la pli granda universaleco.)
-
Ne ekzistas "Malnova Testamento" nek "Nova Testamento".
-
Ĉiu mem testamentas...
-
favore al Kan.
-
"Kan", "Kan". Nur post longa traktado, li konsentis pri rapida intervjuo.
-
(Kun kio vi ligas la fervoron kaj fidon de la kredantoj favore al vi?)
-
Ne mi kulpas sed la dogmaro de Riĉnuo.
-
Mi nur estas ties "perantisto".
-
(Mi kredas, ke vi venas el Himalajo, ĉu?)
-
Nu, mi estas Tibet-devena.
-
Mi estis edukita de Dalai-Lamao kaj poste mi pensis...
-
"Ho! Je l' sanktaj putinoj! Mi devas disvastigi la dogmaron de Riĉnuo tra la mondo."
-
Huma Riĉnu'
-
*Huma Riĉnu'*
-
Zaĥum Riĉnu'
-
*Zaĥum Riĉnu'*
-
Fek!
-
Feeeek
-
(Sufiĉas! )
-
(Ĉu vi subskribas kaj aliĝas la sekton...)
-
ĉu vi foriru ĉar mi havas spirituman laboraĉon por fari.
-
(Nu, dankon granda guruo.)
-
Fek, ĉu tio malgluiĝas? ne...
-
(Ĉu sincera? Ĉu ĉarlatana?)
-
(Ĉiu povas pensi mem.)
-
(Koncerne min, mi finraportas kaj deziras al ĉiuj trovi...)
-
"plenan kosman pensliberon al nova praepoko."
-
Mi tuj kuniĝos al vi, amikoj!
-
Hej amikoj miaj!
-
Mi eksoficiĝis je Esperanto TV por vi.
-
Subtekstoj: Matjo