-
[kun kebeka akĉentpo kaj kelkaj anglismoj]
-
Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon?
-
Ĉu ci ne plu eltenas kaŝi la belan "Speedo"-bankostumon...
-
sub la svelaĵoj de cia ventrego?
-
Ĉu ci dezirus plaĉi al la belulinoj?
-
Hehehe la belaj ulinoj!
-
Nu, ĉesu miri pro mia bela korpo...
-
ĉar Tomĉjo havas bonegan akcesoraĵon por ci kaj la ventrego!
-
KORPOSTIMULILO, platena eldono.
-
Per KORPOSTIMULILO (platena eldono)...
-
ci povos ĝisi la ventregon...
-
kaj saluti belegan korpon grasimunan!
-
Ŭa, ĉu ne bele?
-
Sed ci diras "Ho halt' Tomĉjo!"
-
"Kiel funkcias l'akcesoraĵo?"
-
"Mi neniam vidis tion antaŭe."
-
Kompreneble! Estas nova!
-
Tute novas!
-
Atentu pri la prezento, kiun Tomĉjo preparis nur por ci.
-
Unua ŝtupo:
-
Malkaŝu la ventregon kaj komforte metu la postaĵon sur la pufseĝon de la salono.
-
Dua ŝtupo:
-
Metu la plataĵon de KORPOSTIMULILO super la ventregon.
-
Tria ŝtupo:
-
Batetu la ventregon provante pluigi konstantan ritmon.
-
La sekreto estas la ritmo:
-
Ju pli taŭga ritmo, des pli bela korpo!
-
Ĉu ne mirinde?!
-
Ŭaa! Pli simple ne eblas.
-
NEKREDEBLE!
-
(Antaŭe mi estis dikega kaj turpa.)
-
Nun, dank' al KORPOSTIMULILO (platena eldono) mi fariĝis...
-
ege maldika.
-
Miru!
-
Oj! Pli milde Hugeta!
-
Silentu dikul'. Suferendas por fariĝi belul'.
-
Aaaŭŭ! Aj! Oooj! Aj!
-
Ho fek! Ĉesu! Aŭŭŭŭ!
-
Mi... Pleje plaĉaĵ al mi...
-
ĵkulpti mian glaĵimunan kolpon
-
dum mi manĝaŝ mian Kentuki-flititan kokidaĵon.
-
Hehehehe
-
Ĉu ne bele, ĉu?
-
Sed plej mirinde rilate al KORPOSTIMULILO (platena eldono)...
-
estas, ke ni sendos ĝin al cia leterkesto kontraŭ nur $ 2.
-
'plus sendokostoj'
-
2 moneroj!!!!!
-
'plus sendokostoj'
-
Ĉu ci ekkomprenas?
-
Estas pli malmultekosta ol portreto de la majstro!
-
Frenezege!
-
Kuru al la telefono kaj tajpu la numeron sur l'ekran...
-
por profiti ĉi-oferton sensacian!
-
Se ci tuj telefonos, ni eĉ sendos bankostumetojn por cin motivi.
-
Ŭaa! Mi kredas, ke ci pensas:
-
"Ŭaa! nekredeblas Tomĉjo."
-
"Ĉesu, ĉesu Tomĉjo. 'stas tro eksterordinara."
-
"Ĉesu, mi ne plu eltenas!"
-
Nu, jes. Ĉi tia 'stas Tomĉjo.
-
Ci ne povas imagi, kia plezuro estas ofertemo al ci.
-
O kej... ne 'stas okazo emociiĝi.
-
'stas okazo skulpti cian korpon grasimunan per KORPOSTIMULILO (platena eldono).
-
Do, telefonu NUN!
-
(Elŝaltu!)
-
(Ŭa! Je la barbo de Zamenhof... 'stis bonege!)
-
Ha... ĉu tiel?
-
(Verdire, 'stis perfekte!)
-
Ĉu tio signifas, ke mi povas iri hejmen?
-
(Ha, ne, ne! Oni tamen reludu.)
-
Hmm, la promeso ŝajnis tro mirinda por efektiviĝi.
-
(Tri... Du... Unu... Ekludu!)
-
Hej amiko! Ĉu ci ŝatus ricevi belan korpon?
-
Subtekstoj: Matjo