-
En UEA (la Universala Energiproduktejo Atoma)...
-
la alarmilo funkciis dum pli ol 2 horoj lastan mekredon.
-
Fendo en la reaktoro laŭ ekologiistoj.
-
Aserto tuj malkonfirmita de la direktoro...
-
S-ro Klemens Ogo.
-
Nu, oni estu akurataj:
-
la alarmo - kion ajn diras kelkaj - estis kaŭzita...
-
nur de paneo de la kuireja suĉtubo.
-
Tute malsimile al fendo en la reaktoro kaj ceteraj apokalipsaĵoj.
-
Krome, se la aŭtomata alarmilo paneus...
-
ankaŭ ekzistas "mana sistemo": tiu ĉi ŝaltilo.
-
Se mi premus ĝin, bruego sonus en la tuta centralo, ege laŭte.
-
Oni provu, se vi deziras...
-
Nun... 'tenton.
-
Ha! Atendu...
-
Nenio okazas... Nur eta problemo.
-
Sed se la "mana sistemo" ne funkcias...
-
ni ankaŭ posedas tintilon por averti kamaradojn.
-
Ankaŭ tre efika, kvankam praepoka.
-
Mi certigas al vi, ke la laboristoj estas kontrolitaj de kuracista skipo...
-
regule kaj profunde.
-
Pardonu min...
-
Malvarmumo...
-
Same pri la natura medio ĉirkaŭ UEA.
-
Ĝi estas protektita kaj kontrolita.
-
Ekzemple, el la ĉerizujo...
-
krekas bongustaj tomatoj.
-
Nu, miaopinie, kelkaj provas denove senkreditigi atomenergion.
-
Nu, la unuaj vaportrajnoj timigis homojn.
-
sIInjOOrOO?
-
Pardonu min... Jes?
-
jEEn lAA dOOsIIEErOO.
-
Ha! Tre grava. Dankon S-ro Turp.
-
Dankegon!
-
Estas S-ro Turp. Esploristo plej talenta...
-
kaj ĉefe plej promesplena...
-
ĉar li ĵus celebris sian 21-jariĝon.
-
Konklude, mi asertas, ke atomergio estas...
-
fidinda.
-
Subtekstoj: Matjo